Happy Feet 2

Feliĉaj Piedoj 2
filmo • movbilda filmo
Originala titolo Happy Feet Two
Produktadlando Usono
Aŭstralio
Originala lingvo Angla lingvo
Kina aperdato 18-a de novembro 2011
Daŭro 117 minutoj
Ĝenro komedia aventuro
Buĝeto 135 milionoj da usonaj dolaroj[1]
Reĝisoro(j) George Miller
Produktisto(j) George Miller
Bill Miller
Doug Mitchell
Scenaro George Miller
Gary Eck
Warren Coleman
Paul Livingston
Muziko de John Powell
Pink
Ĉefrolantoj vidu tekste
Produktinta firmao Village Roadshow Pictures
Kennedy-Miller Mitchell Films
Dr. D Studios
Distribuo Warner Bros. Pictures
IMDb
vdr

Happy Feet Two (Feliĉaj Piedoj 2) estas usona-aŭstralia komputil-animacia familia filmo reĝisorita de George Miller, kiu jam kunreĝisoris la originalan filmon Happy Feet, kies daŭrigo estas Happy Feet Two. Kvankam la filmo prezentas fikciajn antarktiajn bestojn kiel ĉefaj roluloj (unuavice pingvenoj, kriloj kaj marelefantoj), en la anglalingva dublado partoprenas pluraj konataj anglalingvaj filmaj steluloj - inter ili Elijah Wood, Robin Williams, Hank Azaria, Brad Pitt, Matt Damon, Pink, Sofía Vergara, Common, Hugo Weaving, Richard Carter, Magda Szubanski kaj Anthony LaPaglia. La filmo estis produktita de Dr. D Studios en Sidnejo, Aŭstralio.

La filmo premiere prezentiĝis en nordamerikaj kinejoj la 18-a de novembro 2011 en la tridimensiaj kinfilmaj formatoj Digital 3D kaj IMAX 3D.


  1. Movie Projector: 'Breaking Dawn' to suck life out of 'Happy Feet', artikolo anglalingva de Amy Kaufman en la gazeto Los Angeles Times, la 17-an de novembro 2011

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy